Commentaire de Henri Masson
sur Défendons l'anglais !
Voir l'intégralité des commentaires de cet article
Funkcias nun blogo pri la Esperanto-Renkontiĝo okazonta de la 22a ĝis la 25a de marto 2008 en Martigues (martig), en proksimeco de Marsejlo, suda Francio : http://esperantomartigues2008.unblog.fr/
En ĝi, la asocioj Esperanto-France kaj SAT-Amikaro havos siajn respektivajn kongresojn.
Tia internacia renkontiĝo, ebliganta la organizadon de kongresoj de pluraj E-asocioj de Francio, okazis unuafoje en 2005 en Bulonjo-ĉe-Maro.
— -
Un blog fonctionne maintenant à propos de la Rencontre d’Espéranto qui aŭra lieu du 22 aŭ 25 mars 2008 à Martigues, près de Marseille : http://esperantomartigues2008.unblog.fr/
Les associations Espéranto-France et SAT-Amikaro y tiendront leurs congrès respectifs.
Une telle rencontre internationale, permettant l’organisation de congrès de plusieurs associations d’espéranto de France, s’était tenu pour la première fois en 2005 à Boulogne-sur-Mer.
##
Sub la titolo « Člověk proti Babylonu », ĵus aperis ĉeĥa eldono de la biografio de D-ro Zamenhof, « L’homme qui a défié Babel » (La homo, kiu defiis Babelon), de René Centassi kaj Henri Masson. Ĝi estas videbla kun la ceteraj eldonoj (france, Esperante, koree, hispane, litove) ĉe
http://www.esperanto-sat.info/article1009.html (EO)
http://www.esperanto-sat.info/article1010.html (FR)
La antaŭparolo de D-ro Louis Christophe Zaleski-Zamenhof kaj la du unuaj ĉapitroj estas libere kaj senpage legeblaj ĉe :
http://www.esperanto-sat.info/article1028.html (FR)
http://www.esperanto-sat.info/article1050.html (EO)
Ni esperu ke la ĉeĥlingva esperantistaro kaj publiko subtenos tiun belan iniciation de s-ino Jindřiška Drahotová, estrino de la Esperanto-klubo de Mlada Boleslav
http://www.mlboleslav.cz/esperanto/ , kiu faris la tradukon kaj pagis la eldonon.
Gratulojn kaj koran dankon al ŝi !
— -
L’édition en tchèque de la biographie du Dr Zamenhof, « L’homme qui a défié Babel », de René Centassi et Henri Masson, vient de paraître sous le titre « Člověk proti Babylonu ». Elle peut être vue, avec les autres éditions (en français, en espéranto, en coréen, en espagnol, en lituanien) sur :
http://www.esperanto-sat.info/article1009.html (EO)
http://www.esperanto-sat.info/article1010.html (FR)
La préface du prof. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof et les deux premiers chapitres peuvent être lus librement sur :
http://www.esperanto-sat.info/article1028.html (FR)
http://www.esperanto-sat.info/article1050.html (EO)
Espérons que les espérantistes et le public de langue tchèque soutiendront cette belle initiative de Mme Jindřiška Drahotová, présidente du club d’espéranto de Mlada Boleslav http://www.mlboleslav.cz/esperanto/ , qui a fait la traduction et en a payé l’édition.
Nos compliments et un grand merci à elle !
###
Ĵus aperis, en eldono de La Blanchetière, sub la subskribo de André Cherpillod (sherpijo : http://fr.wikipedia.org/wiki/André_Cherpillod ), broŝuro titolita « IDO, unu jarcenton poste ». Temas pri 48-paĝa studo pri la historio kaj lingvaj aspektoj de tiu projekto estinghinta pro malsana reformemo de Esperanto, kaj pri la krizo, kiu rezultis el tio. Jen tre bonvena dokumento por respondi al atakoj, kiuj ekzistas ankoraŭ, foje, precipe de personoj kiuj scias nenion alian ol la nomon de kelkaj konstruitaj lingvoj kiel Volapuko, Ido, Novial, Occidental (Interlingue), Interlingua kaj aliaj, kaj kiuj mikse konsideras la tuton egalnivela al Esperanto (tio okazis antaŭ nelonge ĉe AgoraVox). Bonvenaj estus tradukoj, aŭ almenaŭ versioj, en la franca kaj en disvastigitaj lingvoj. Prezo : 5,10 €.
— -
Une brochure intitulée « IDO, unu jarcenton poste » (L’Ido, un siècle après) vient juste de paraître aux éditions La Blanchetière sous la signature d’André Cherpillod ( http://fr.wikipedia.org/wiki/André_Cherpillod ). Il s’agit d’une étude de 48 pages sur l’histoire et les aspects linguistiques de ce projet né d’un réformisme maladif de l’espéranto, et sur la crise qui en a résulté. Voilà un document bienvenu pour répondre aux attaques qui existent encore parfois, principalement de personnes qui ne savent rien d’autre que le nom de quelques langues construites telles que le Volapük, l’Ido, le Novial, l’Occidental (Interligue), Interlingua et autres, et qui, en amalgame, considèrent le tout comme de niveau égal à l’espérato (ceci s’est produit récemment sur AgoraVox). Des traductions, ou aŭ moins des versions, seraient bienvenues en français et dans des langues de grande diffusion. Prix : 5,10 €.
####
Estas aparte grave, por klopodoj ĉe edukministerioj kaj aliaj instancoj, por faciligi samajn klopodojn de kapabluloj pretaj malfermi oficialan kurson en supera lernejo aŭ universitato, kaj por nia propra informado, scii laŭeble plej precize, kun granda fidindeco, kiom da oficialaj Esperanto-kursoj ekzistas en supera instruado (universitatoj, fakultatoj, institutoj, altaj lernejoj...) en la tuta mondo, en ĉiu lando.
Tian statistikan laboron faras jam de multaj jaroj s-ro Germain Pirlot (Ostendo, Belgio). La Interreto devus principe faciligi tian laboron, sed nenio estas facila, kiam demandoj restas sen respondo... Tro da kursgvidantoj ne havigas tiel necesajn informojn. Se vi mem estas kursgvidanto en tiu situacio aŭ se vi konas aliajn kurgvidantojn, bonvolu kontroli ĉu vi aŭ ili aperas ĉe :
http://www.esperanto-sat.info/article724.html (Esperanto-kursoj en universitatoj kaj altinstitutoj), ĉu tio estas ĝusta kaj aktuala, kaj informi laŭeble plej frue s-ron Pirlot, kies retadreso aperas sur la koncerna retpaĝo (forigu la punktojn antaŭ kaj post « @ »).
Ne forgesu ke kromaj informoj en rilato kun tio povas ankaŭ esti utilaj, ekzemple :
Rezolucio de Konferenco de Rektoroj
Grava sed tute preteratentata rezolucio de la konferenco de universitataj rektoroj de la dek novaj membroŝtatoj de EU.
Personoj interesiĝantaj pri kreado de universitata reto subtenanta neŭtralan lingvon Esperanto povas kontaktiĝi kun prof. Witold Stepniewski, Vicrektoro de Politekniko Lublin, rete : (vidu la retadreson sur la koncerna paĝo) .
Bonvolu tion vaste diskonigi.
— -
Il est particulièrement important, pour les démarches auprès des ministères de l’éducation et autres institutions, pour faciliter des démarches semblables de personnes capables d’ouvrir un cours officiel dans une école supérieure ou une université, et pour notre propre information, de savoir aussi précisément que possible, avec une grande fiabilité, combien de cours officiels d’espéranto existent dans l’enseignement supérieur (universités, facultés, instituts, grandes écoles...) dans le monde entier, dans chaque pays.
Une telle statistique est effectuée depuis déjà beaucoup d’années par M. Germain Pirlot (Ostende, Belgique). L’Internet devrait en principe faciliter un tel travail, mais rien n’est facile lorsque des questions restent sans réponse.... Trop de directeurs de cours ne procurent pas des informations si nécessaires. Si vous êtes vous-même directeur de cours ou si vous connaissez d’autres professeurs dans cette situation, veuillez contrôler si vous apparaissez et s’ils apparaissent sur http://www.esperanto-sat.info/article724.html (Esperanto-kursoj en universitatoj kaj altinstitutoj) et si ceci apparaît, si ç’est actuel et exact , et en informer dès que possible M. Pirlot, dont l’adresse courriel apparaît sur la page concernée (supprimer les points de chaque côté de l’arobase).
===
GAZETARA SERVO DE SAT-AMIKARO
SERVICE DE PRESSE DE SAT-AMIKARO
Enskribiĝo kaj malenskribiĝo laŭ simpla peto
Inscription et désinscription sur simple demande.
Henri Masson
www.esperanto-sat.info
